Ĵaŭde posttagmeze ĉina Nacidefenda Ministerio okazigis gazetaran konferencon kaj ĝia proparolanto Tan Kefei diris, ke lastatempe Usono foje kaj refoje malobeis la politikan promeson ne subteni la tajvanan sendependecon kaj intervenis en internajn aferojn de Ĉinio per tajvana demando, kaj eĉ donis eraran signalon al la tajvana instanco pri perforta rifuzo de nacia reunuiĝo. Tiuj malicaj agoj de Usono serioze damaĝis la suverenecan sekurecon de Ĉinio, serioze minacas pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo, alportis severan strategian riskon al la rilatoj inter la du armeoj de Ĉinio kaj Usono kaj sendis serioze eraran signalon al separatisma forto de “tajvana sendependeco”. Ĉinio esprimas severan zorgon kaj firman oponon kontraŭ tio.