Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al jara premidona bankedo de Nacia Komitato de Usona-Ĉinaj Rilatoj.
Xi esprimis en sia letero gratulon al Evan Greenberg, vicprezidanto de la direkcio kaj ĉefo de ACE Grupo pro ties premiĝo, kaj laŭdon al aliaj membroj de la komitato pro ilia aktiva antaŭenpuŝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj de interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj.
Xi esperas, ke la Nacia Komitato de Usona-Ĉinaj Rilatoj kaj aliaj diversrondaj amikoj, kiuj prizorgas kaj subtenas la ĉina-usonajn rilatojn, plue ludos pozitivan rolon kaj helpas la rilatojn inter la du landoj reveni al orbitro de sana kaj stabila disvolvo.