Komenciĝis eksponado de Ĉina Dokumentfilma Festivalo en Afriko
Mirinda Publikigita: 2022-10-27 10:53:40

Merkrede oficiale komenciĝis la eksponado de Ĉina Dokumentfilma Festivalo en Afriko. Per afrikaj ĉefaj amaskomunikiloj kaj eksterlandaj institucioj, plurlingvaj dokumentaj filmoj kaj programoj pri aparta ĉarmo de regado de Ĉinio en nova vojaĝo oficiale renkontiĝos kun afrikaj spektantoj.

La dissendita aktivado tra la mondo Ĉina Dokumentfilma Festivalo estas organizata de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Ministerio de Kulturo kaj Turismo. Dum kvar monatoj, pli ol 70 amaskomunikiloj kaj eksterlandaj institucioj en pli ol 40 landoj partoprenis en la aktivado. La eksponado en Afriko estas la unua regiona aktivado de la festivalo.

Prezidanto de ĈKG Shen Haixiong diris en sia parolo, ke dokumentaj filmoj dissendos semojn de kunlaboro kaj kungajno per interŝanĝoj. La aktivado en Afriko estas frukto de kunlaboro de amaskomunikiloj kaj interhomaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Afriko.