Ĉie estas “akciaj dioj” en politika mondo de Usono
CMG Publikigita: 2022-10-28 19:38:28

En Usono, se temas pri “akciaj dioj de la Kapitolo”, oni unue ekpensas pri la familio Pelosi, kies gastigantino estas prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj. Sed, fakte, la titolo “akciaj dioj” apartenas ne nur al ŝia familio, sed ankaŭ al aliaj en la Kapitolo.

Lastatempe, The Wall Street Journal raportis ke, de 2016 ĝis 2021, la financa tabelo anoncita de ĉirkaŭ 12 000 registaraj oficistoj montras, ke pli ol kvinono de tiuj oficistoj havas aŭ negocas akciojn, kaj la akcia kurzo kreskas aŭ malkreskas depende de decido de departementoj, kie ili laboras.

En multaj okazoj, “krizo” de la usonaj nacio kaj popolo tamen fariĝis “ŝanco” de mongajno por iuj. Komence de 2020, kiam usonaj civitanoj ankoraŭ ne perceptis gravecon de la nova kronviruso, klaus, vicdirektoro de la usona Nacia Instituto pri Alergia kaj Infekta Malsanoj, vendis en granda kvanto akciojn. La usona Departemento por Sano kaj Publika Servo raportis, ke la sumo de akcioj de ĝiaj laborantoj januare de 2020 pli multe kreskis je 60% ol tiu de la antaŭaj 12 monatoj mezume.

Tia situacio okazis ankaŭe en la usona Kongreso. Ĝuste antaŭ unu monato, legitimilaj fotoj de 97 usonaj kongresanoj aperis sur The New York Times, kaj tiu nombro egalas al ĉirkaŭ kvinono de la kongresanoj el demokratoj kaj respublikanoj. Laŭ la enketo de tiu ĵurnalo, iliaj akcioj kaj eĉ akci-negocoj altgrade koincidis kun komitatoj aŭ komisionoj, kie ili servas.

Esence, la sekretaj akci-negocoj de usonaj politikistoj estas speco de “sistema korupto”. Ili publike koruptiĝas, sed ne estas punitaj. El tio prezentiĝas misfunkcioj de la usona sistemo kaj dekadenco de la politiko.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree