Mezperioda elektado de Usono: nenio estas pli grava ol disputo
Mirinda Publikigita: 2022-10-28 18:00:20

La mezperioda elektado de Usono okazos en la 8a de novembro. Lastatempe la interna disputo inter la du partioj de Usono plie serioziĝis. La Respublikana Partio atakis la Demokratan Partion per inflacio kaj aliaj ekonomiaj demandoj kaj la lasta minacis, ke regado de la Respublikana Partio alportos teruran rezulton. Disputo inter la du partioj plue disŝiris la usonan socion. Laŭ opiniosondo de NBC, 80% de usonaj voĉdonantoj opinias, ke disputo inter la du partioj detruos la landon. Usonaj politikistoj metis siajn atentojn tute sur disputon inter si kaj ankoraŭ estas enigmo, ĉu la demandoj pri ekonomio, krima proporcio, enmigrado zorgataj de la popolo estos solvitaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree