Fremdkapitalaj entreprenoj estas opitimismaj pri ĉina merkato
Mirinda Publikigita: 2022-10-28 17:41:52

Ĵaŭde ĉina Konsilio pri Akcelo de Internacia Komerco publikigis enketan raporton pri komerca medio de fremdaj kapitaloj en Ĉinio en la tria trimestro. La enketo montras, ke fremdkapitalaj entreprenoj estas optimismaj pri ĉina merkato kaj ĝenerale havas bonan taksadon pri la komerca medio kaj makroskopa ekonomia politiko de Ĉinio.

Ĉijare nederlanda fama entrepreno Philipes establis sian novigan centron en Shenzhen en la Granda Golfo de Guangdong, Honkongo kaj Makao. Respondeculo de la entrepreno diris, ke per tiu ĉi noviga centro la firmao antaŭenigos samtempan eniron de tutmondaj produktoj en la ĉina merkato por akceli lokan novigon.

Tiutage laŭ plej lastaj donitaĵoj publikigitaj de ĉina Komerca Ministerio, en la antaŭaj naŭ monatoj ĉijare la reale uzata ekstera kapitalo de la lando estas 1 003,76 miliardoj da juanoj de RMB (155,3 miliardoj da usonaj dolaroj). Respondeculo de la ministerio diris, ke oni plue fortigos stabiligon de ekstera kapitalo kaj antaŭenigos eniron de ĉefaj fremdkapitalaj projektoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree