Altkvalita Disvolviĝo de Ĉinio profitigas ĉiujn
Henggang Publikigita: 2022-10-28 16:23:42

En la tutsemajna 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu lastatempe finiĝis en Pekino, estis ellaborita plano por la estonta disvolviĝo de Ĉinio.

Ĉar ĉi-jare la monda ekonomio alfrontas malfacilan situacion kun verŝajne pli malfacilaj perspektivoj por la venonteco, la ekonomia perspektivo de Ĉinio havas tutmondan signifon. Esprimante sian fidon al la estonta kresko de Ĉinio, komercaj komunumoj en la mondo opinias, ke la moderniga paŝo de Ĉinio kaj novigo-movita kresko injektos pli da certeco en la tutmondan ekonomion.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris dum li faris raporton al la 20a Nacia kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ke Ĉinio akcelos kreadon de nova disvolva paradigmo kaj sekvos altkvalitan disvolviĝon.

"Ni devas plene kaj fidele apliki la novan disvolvan filozofion sur ĉiuj frontoj, daŭrigi reformojn por disvolvi la socialisman merkatan ekonomion, antaŭenigi altnorman malfermon kaj akceli klopodojn por kreskigi novan disvolvan paradigmon, kiu koncentriĝas al la enlanda ekonomio kaj prezentas pozitivan interagon inter enlandaj kaj internaciaj ekonomiaj fluoj." Xi diris.

Profunde impresita de la rimarkoj, Wichai Kinchong Choi, altranga vicprezidanto de la gvida banko de Tajlando Kasikornbank, diris, ke li povas vidi, ke la disvolva direkto de Ĉinio en estonteco pli fokusiĝos al altkvalita kaj daŭrigebla disvolvo. " Ĉi tio estas bona novaĵo por Tajlando kaj aliaj najbaraj landoj," li diris.

Li rimarkis, ke en la pasintaj kelkaj jaroj, multaj ĉinaj altteknologiaj entreprenoj instalis fabrikojn en Tajlando, kio ĝuste estas tio, kion Tajlando bezonas, dirante, ke ili helpis al transformigo kaj altgradigo de la tajlanda ekonomio, kaj plifortigo de ĝia konkurencivo.

Dum la pasinta jardeko, la malneta enlanda produkto de Ĉinio konsistigis 18,5% de la monda ekonomio. Ĝi fariĝis grava komerca partnero de pli ol 140 landoj kaj regionoj, gvidante la mondon en totalo de komerco de varoj. Ekde la eksplodo de la pandemio KOVIM-19, Ĉinio, kiu sukcesis kunordigi la regadon de la pandemio kaj la ekonomian disvolviĝon, daŭre tenas stabiligilon de la tutmondaj provizaj kaj industriaj ĉenoj, kaj daŭre stiras la mondan ekonomian renormaliĝon.

Krome, ĝia disvolviĝo ne estas atingita koste de la medio. Anstataŭe, Ĉinio klopodas por transformi sian disvolviĝon pli verda kaj daŭrigebla. En serĉado de harmonia kunekzisto inter la homaro kaj la naturo, la lando reduktis sian intensecon de karbona emisio je 34,4% dum la lastaj 10 jaroj, kaj promesis atingi pinton de emisio de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj atingi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060.

En la okuloj de Chenhong Huang, tutmonda plenuma vicprezidanto de la germana multnacia softvara firmao SAP SE kaj prezidanto de SAP en Granda Ĉinio, la verda disvolviĝo de Ĉinio profunde ŝanĝos la tutmondan pejzaĝon de energio, medio kaj ekonomio.

"Ĉinaj entreprenoj uzas ciferecan teknologion por igi datumojn pri karbona emisio travideblaj kaj kalkuleblaj, kaj antaŭenigi ekvilibron inter verda disvolviĝo kaj komerca disvolviĝo," diris Huang.

Dume, Ĉinio, renoviganta sian sindevontigon en la raporto al la kongreso de la KPĈ pri antaŭenigo de altnorma pordo, ankaŭ frapas kordon kun la internacia komerca komunumo. La sukceso de usona aŭtoproduktanto Tesla en Ĉinio parolas pri la decido de Pekino al plua malfermo.

Tao Lin, vicprezidanto de Tesla, diris, ke dank’al la klopodoj de la ĉina registaro por faciligi eksteran investon, Tesla fariĝis la unua tute eksterlanda aŭto-entrepreno en Ĉinio, aldonante, ke la usona kompanio celas plivastigi sian ĉeeston al la ĉina merkato.

Germana varmointerŝanĝilo Kelvion en Ĉinio ekfunkciis en Ĉinio antaŭ pli ol 20 jaroj. Cheng Wenwu, ĝenerala direktoro de la kompanio, diris, ke fari komercon en Ĉinio fariĝas pli facila.

Menciante efikan merkatan mekanismon kaj oportunan kaj rapidan normigitan administran procezon en Ĉinio, Cheng diris, ke la ŝanĝiĝoj dum la pasintaj jaroj malaltigis la kostojn de kompanioj, faciligis merkatan aliron kaj helpis firmaojn adaptiĝi al internaciaj reguloj, profitigante la operaciojn de la kompanioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree