Putin: Rusio rigardas Ĉinion kiel intiman amikon
Mirinda Publikigita: 2022-10-28 18:03:18

Ĵaŭde rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke Rusio rigardas Ĉinion kiel intiman amikon kaj Rusio tre respektas la kulturon kaj tradiciojn de Ĉinio.

Tiutage en la jarkunveno de rusa pensbanko Valdai Internacia Deputa Klubo okazinta en Rusio, Putin diris, ke en la lastaj jardekoj, la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio atingis senprecedencan nivelon en malfermo, reciproka konfido kaj disvolva efiko kaj la du landoj faras kunlaborojn en ĉiuj kampoj.

Li laŭdis Ĉinion pro multaj atingoj akiritaj en la lastaj jaroj kaj diris, ke pozitivaj ekzemploj de Ĉinio en disvolviĝo povas esti lernitaj kaj referencitaj de Rusio.