Kiel savi "usonajn infanojn sub pafofajro"?
Henggang Publikigita: 2022-10-29 18:01:34

Laŭ la plej novaj donitaĵoj de la neprofitcela organizaĵo Datumbazo pri Enlerneja Pafado K-12, restas ankoraŭ pli ol du monatoj ĝis la fino de la kuranta jaro, tamen en lernejoj de Usono jam okazis 260 pafadoj – do nova rekordo por nur unu jaro.

Ĝis ĵaŭdo (loka tempo), laŭ la retejo Gun Violence Archive, 1 379 infanoj kaj junuloj mortis kaj 3 687 aliaj estis vunditaj en lernejaj pafadoj en Usono ĉi-jare. Laŭ la aŭtoro de la libro Infanoj sub Pafofajro, oni taksas, ke milionoj da junaj usonanoj estas trafitaj de pafila perforto.

En Usono, pafila perforto havas neimageblan damaĝon al la mensa sano de junuloj. Nuntempe, la proporcio de usonaj adoleskantoj suferantaj de angoro kaj depresio pliiĝas, kaj kelkaj studentoj multe pli zorgas pri pafila perforto ol pri siaj studoj. En la komenco de la nova lerneja jaro, daŭre pliiĝas la postulo je infanlibroj pri traktado de lernejaj pafadoj, traŭmato de infanoj kaj aliaj rilataj temoj. 

La nuntempe neregita pafilperforto en Usono estas malfacile solvita pro la netuŝebla Dua Amendo de la Konstitucio pri Pafil-tena Rajto, la usona ambaŭpartia "vetopolitiko" kaj lobiado de interesaj grupoj kiel la Nacia Fusila Asocio. Se la difektoj en la usona politika sistemo ne estas korektitaj, la usona publiko ne eskapos la ombron de pafila perforto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree