Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontis usonan ambasadoron en Ĉinio
Henggang Publikigita: 2022-10-29 17:49:56

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vendrede renkontiĝis kun Nicholas Burns, usona ambasadoro al Ĉinio.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), informis Burns pri la ĉefaj atingoj kaj signifo de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Wang notis, ke ĉinia-usonaj rilatoj estas en ŝlosila momento. Ĉina prezidanto Xi Jinping montris, ke Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, pace kunekzisti kaj forĝi kungajnan kunlaboron. Wang diris, ke tio estas la fundamenta principo por ke la du landoj disvolvu siajn rilatojn.

Wang diris, ke Ĉinio ne povas ŝanĝi Usonon kaj inverse same, Usono devas ĉesigi provon desupre trakti Ĉinion kaj ĉesigi provon subpremi kaj reteni la disvolviĝon de Ĉinio.

Burns diris, ke Usono volas plifortigi komunikadon kun Ĉinio, regi diferencojn kaj antaŭenigi kunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree