Ministerio de Eksterlandaj Aferoj: Ĉina modernigo aktive helpos protekti mondajn pacon kaj stabilecon
Henggang Publikigita: 2022-10-29 18:03:12

Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, vendrede diris en gazetara konferenco, ke ĉina modernigo donos grandan subtenon al konservado de la monda paco kaj stabileco, malfermos vastan spacon por la progreso de homa civilizacio kaj faros gravajn kontribuojn por antaŭenigi la daŭripovan disvolviĝon de la homaro.

Laŭ lastatempa tutmonda enketo direktita al 4 700 junuloj ĝis la aĝo de 30 jaroj, publikigita de la pensfabriko de CGTN, 84,7% de respondantoj opiniis, ke la disvolva vojo de lando devas baziĝi sur ĝiaj propraj kondiĉoj. Samtempe, Wang Wenbin aldonis, ke la intervjuitaj gejunuloj el la tuta mondo ĝenerale aprezis la modernigon de Ĉinio.

En la sama tago, Wang Wenbin diris, ke estas komuna devo de la internacia komunumo protekti la Teron kiel patrujon, kiu postulas kunlaboron kaj komunan klopodon de ĉiuj partioj.

La industriigitaj landoj devas alpreni siajn historiajn respondecojn, amase intensigi siajn klopodojn por redukti emisiadon, serioze plenumi siajn devontigojn, finance kaj teknologie helpi evoluantajn landojn kaj konstrui siajn proprajn kapablojn. Ĉinio plu profundigos sud-sudan kunlaboron pri klimata ŝanĝiĝo, kaj senĉese kontribuos al konstruado de pura kaj bela mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree