Ĉina malarmada ambasadoro akre kritikas ekzamenan raporton de Usono pri nuklea situacio
CRI Publikigita: 2022-10-29 18:09:54

La 28an de oktobro, Li Song, la ĉefo de la ĉina delegacio kaj la malarmada ambasadoro, faris paroladon en la Komitato pri Malarmado kaj Internacia Sekureco de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj akre kritikis Ekzamena Raporto de Usono pri Nuklea Situacio de 2022.

Li diris, ke tiu ĉi raporto helpas por ke oni klare vidu, kiel Usono, kiu posedas nukleajn armilojn, rigardas tiun ĉi mondon, kaj kiel traktas aliajn landojn. La raporto ankoraŭ multege troigas konkuradon inter potencoj, intertendaran antagonismon, koncepton pri nulsuma ludo kaj penson pri malvarma milito, kaj tio spegulas la hegemonian logikon de Usono serĉi absolutan militan superecon kaj malobservas la atendon de la internacia komunumo pri prevento de nuklea milito kaj evitigi nuklean armadon. Politikoj kaj projektoj elmetitaj de Usono pri nukleaj aferoj nepre estigas kompleksan kaj profundan influon al tutmonda strategia sekureco kaj stabileco, al rilatoj inter grandaj potencoj kaj al internacia kaj plurflanka malarmado.

Li urĝis, ke Usono forĵetu la pensadon pri malvarma milito kaj hegemonian logikon, alprenu nuklean politikon racian kaj respondecan, kaj ludu necesan rolon por konservi la stabilecon de tutmonda strategio kaj akceli la mondan pacon kaj sekurecon. 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree