Xi emfazis kamparan reprosperigon en sia inspekto en Shaanxi kaj Henan
CRI Publikigita: 2022-10-29 17:57:30

Lastatempe, Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris inspektadon en la urbo Yan'an de la provinco Shaanxi kaj la urbo Anyang de la provinco Henan. Tiam li emfazis konstrui modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj, kaj por tio la plej peniga kaj peza tasko ankoraŭ restas en kamparo. Ni devas ĉiuflanke lerni kaj praktiki la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, persisti en prioritata disvolvado de agrikulturo kaj kamparo, disvolvi la spiriton de Yan’an kaj la spirito de la Hongqiqu, solidigi la atingojn de sinliberigo de malriĉeco, ĉiuflanke disvolvi kamparon, kaj senlace labori por atingi moderniĝon de agrikulturo kaj kamparo.

De la 26a ĝis la 28 de oktobro, Xi, akompanate de Liu Guozhong, la sekretario de Shaanxi-provinca komitato de la Partio, kaj Zhao Yide, la estro de la provinco; kaj Lou Yangsheng, la sekretario de Henan-provinca komitato de la Partio, kaj Wang Kai, la estro de la provinco, faris profundan inspektadon en vilaĝoj, lernejoj, ruĝaj edukaj bazoj, establoj por protektitaj objektoj kaj aliaj lokoj de Yan’an kaj Anyang.

Yan'an estas malnova revolucia bazo kaj ankaŭ ekstreme malriĉa regiono. Xi ĉiam kore ligiĝas al kamparanoj en la nordo de Shaanxi. Februare de 2015, en Yan’an, Xi prezidis kunsidon por de malriĉeco liberigi malnovajn revoluciajn regionojn de Shaanxi, Gansu kaj Ningxia kaj faris gravan paroladon, kaj tio klare indikis la direkton por elimini malriĉecon. Post la fermiĝo de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, por sia unua ekstera inspektado Xi vizitis Yan'an kaj rigardis tie kiel fartas la kamparanoj post ties riĉiĝo, ĉu ili ankoraŭ havas malfacilojn, kaj kiel faras por revigligi la kamparon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree