Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol pro amasfuĝa akcidento en la sudkorea ĉefurbo Seulo, kiu kaŭzis grandajn vivperdojn.
En sia mesaĝo, Xi diris, ke li estas ŝokita eksciiĝinte pri la amasfuĝo. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis profundan kondolencon pro la mortoj kaj sinceran simpation al la funebrataj familioj kaj la vunditoj.
Kelkaj ĉinaj civitanoj bedaŭrinde estis mortigitaj aŭ vunditaj en la akcidento. Xi esperis, ke la sudkorea flanko klopodos por trakti tiujn vunditojn kaj trakti la sekvajn aferojn ĝuste.
En la sama tago, ĉina ĉefministro Li Keqiang ankaŭ sendis kondolencan mesaĝon al sudkorea ĉefministro Han Duck-soo.