Ĉinio reviziis leĝon pri brutobredado
Henggang Publikigita: 2022-10-30 19:13:36

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio dimanĉe aprobis la nove reviziitan Leĝon pri Brutobredado por akceli verdan disvolviĝon de tiu industrio.

Por antaŭenigi altkvalitan disvolvon de bruta bredado, la reviziita leĝo kondiĉas, ke guberniaj kaj pli altnivelaj registaroj entenu disvolvon de bruta bredado en sian planon pri ekonomia kaj socia disvolvado, kaj la ŝtato starigos kaj plibonigos modernan sistemon de bredado de dombirdoj kaj brutoj.

Ĝi ankaŭ plibonigis la regularojn pri la preventado kaj regado de malsanoj brutaj kaj birdaj, kaj pri la senmalutila traktado de feko por certigi publikan sanon kaj sekurecon.

La ŝtato plifortigos la kontroladon de brutaj kaj kortbirdaj malsanoj kaj la disvolviĝon de brutaj kaj kortbirdaj vakcinoj, laŭ la reviziita leĝo.

Konforme al koncernaj dispozicioj de la Leĝo pri Stepo, la lastatempe la reviziita Leĝo pri Brutobrudado ankaŭ enkondukas dispoziciojn por antaŭenigi ekvilibran disvolviĝon inter herbejo kaj bredado.

La reviziita leĝo ekvaliĝos la 1an de marto 2023.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree