Ĉinio lanĉis novan eksperimentan sateliton
Henggang Publikigita: 2022-10-30 19:12:20

Ĉinio sabate sendis novan sateliton en planitan orbiton de la Jiuquan-a Satelita Lanĉa Centro en la nordokcidento de la lando.

La satelito Shiyan-20C estis lanĉita je 9:01 laŭ pekina tempo per port-raketo Changzheng-2D.

La satelito estos ĉefe uzata por enorbita kontrolado de novaj teknologioj kiel monitorado de la spaca medio. Tiu estas ankaŭ la 445a tasko de la portaj raketoj de la serio Changzheng.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree