Ĉefo de UN urĝas longigi interkonsentojn pri terkulturaĵoj el Rusio kaj Ukrainio
CRI Publikigita: 2022-10-30 18:18:30

La 28an de oktobro la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, faris deklaron pere de sia proparolanto Dujarric, ke li urĝas longigi rilatajn interkonsentojn pri eksporto de terkulturaĵoj kaj kemiaj sterkaĵoj el Rusio kaj Ukrainio.

En la deklaro li insistis pri la urĝeco de longigo kaj efektivigo de la interkonsentoj. La deklaro diras ke, se grenoj kaj kemiaj sterkaĵoj ne povos atingi tutmondan merkaton, kamparanoj do ne povos akiri sterkaĵojn kontraŭ akceptebla prezo en kultivsezono. La afero danĝerigos la kultivadon de grenplantoj mondskale, kaj grave influos grenproduktadon kaj gresprezon. La nuna krizo de grena prezo ŝanĝiĝos en la krizon de gren-nesufiĉo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree