149 homoj mortigitaj, 76 vunditaj en amasfuĝo en Seulo
Henggang Publikigita: 2022-10-30 18:13:43

Lokaj aŭtoritatoj dimanĉe frumatene diris, ke almenaŭ 149 homoj estis mortigitaj kaj 76 aliaj vunditaj en amasfuĝa akcidento sabate nokte okazinta en Itaewon, distrikto de la sudkorea ĉefurbo Seulo, kiam homoj festis la tagon de ĉiuj Sanktuloj. 

Lokaj amaskomunikiloj pli frue raportis, ke ĉirkaŭ 50 homoj suspektite ne havis korbaton en la amasfuĝa akcidento. Pli ol 140 sukuraj veturiloj estis senditaj al la loko por savi la vunditojn.

La akcidento supozeble okazis proksime de mallarĝa strateto apud hotelo en la distrikto. Pluraj eventoj de ĉiuj Sanktuloj okazis ĉe Itaewon kaj la polico taksis ke ĉirkaŭ 100 000 homoj partoprenis en la festo.

Baldaŭ post kiam la amasfuĝo okazis, sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol kunvokis du urĝajn kunvenojn kaj ordonis al oficialuloj liveri sufiĉe da hospitalaj litoj por la vunditoj, establi akcidentan ĉefsidejon kaj konvene trakti la sekvojn inkluzive de identigo de la mortintoj kaj esploro de la kialo de la akcidento.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree