Ĉinio adoptis leĝon pri konservado de Flava Rivero
Henggang Publikigita: 2022-10-31 14:35:56

Ĉinaj leĝdonantoj dimanĉe voĉdone adoptis leĝon pri konservado de la Flava Rivero. La lando plifortigas klopodojn por protekti la gravan riveron.

La leĝo, aprobita en sesio de konstanta komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco, validiĝos la 1an de aprilo 2023.

Kiel la dua leĝdono de Ĉinio pri specifa riverbaseno post la Leĝo pri Protekto de Jangzio, la nova leĝo celas ŝlosilajn problemojn de la Flava Rivero, inkluzive de manko de akvo, ekologia malfortikeco kaj inundo.

Por plifortigi ekologian protekton kaj restarigon, la leĝo kondiĉas, ke la lando unue metu la restarigon de la naturo dum kombino de natura restarigo kun artefarita, kaj pliintensigu la ampleksan, sisteman kaj fontan regadon de poluado en la baseno de la Flava Rivero.

La leĝo deklaras, ke la lando faros ekonomian kaj intensan uzadon de akvoresursoj en la baseno de la Flava Rivero, kun klopodoj faritaj por antaŭenigi akvoefikan agrikulturan kaj industrian produktadon kaj ankaŭ urbajn akvoŝparajn agadojn.

Laŭ la leĝo, la lando kunordigos la konstruadon de inundkontrolaj sistemoj en la ĉeffluo kaj alfluantoj de la Flava Rivero por kaŭzi la sinergion de inundkontrolaj sistemoj inter basenoj.

Ĝi ankaŭ emfazas klopodojn por akcelo de la verda disvolvado kaj optimumigo de regionaj ekonomiaj strukturoj kaj disdonado de produktivaj fortoj en kondiĉo de ekologia protekto, por antaŭenigi la altkvalitan disvolvadon de la Flava Rivero.

Yuan Jie, oficialulo de la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke kiel grava leĝdono pri riverbasena protekto, la nova leĝo donos solidan subtenon por antaŭenigi la ekologian protekton kaj altkvalitan disvolviĝon de la Flava Rivero konforme al la laŭleĝa regado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree