Wang Yi kaj Antony Blinken telefone interparolis pri ĉina-usonaj rilatoj
Yu Publikigita: 2022-10-31 19:12:39

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken kaj interŝanĝis opiniojn pri ĉina-usonaj rilatoj lunde.

Wang diris, ke revenigi ĉina-usonajn rilatojn sur la vojon de stabila disvolviĝo ne nur konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj, sed ankaŭ plenumas la atendojn de la internacia komunumo. Li diris, ke la usona flanko komencis novan eksportan malpermeson kontraŭ Ĉinio kaj limigojn al investado en Ĉinio, kaj ke tiaj agoj serioze malobservas la liberkomercajn regulojn kaj damaĝas la legitimajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio kaj devas esti korektitaj.

Li urĝis la usonan flankon ĉesigi la praktikon reteni kaj subpremi Ĉinion kaj sin deteni de kreado de novaj obstakloj al rilatoj inter la du landoj. Li aldonis, ke la internaj kaj eksteraj politikoj de Ĉinio estas malfermaj kaj travideblaj, kaj la usona flanko devas ĉesigi subjektivan konjekton kun antaŭjuĝo kaj eviti trompiĝon per ideologia antaŭjuĝo.

Blinken diris, ke la usona flanko volas konservi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio pri la venonta fazo de usona-ĉinaj rilatoj kaj esplori fundamentojn de la rilato inter la du landoj.

Ambaŭ flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la ukrainia demando. Wang diris, ke ĉiuj partioj devas pliigi diplomatiajn klopodojn por eviti pluan eskaladon aŭ eĉ perdon de regado de la situacio, kaj ke se estas espero, la pordo al intertraktado ne devas esti fermita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree