Eksponaĵoj de antikvaĵoj kaj artaĵoj estos baldaŭ malkaŝitaj en ĉijara ĈIIE
Ema Publikigita: 2022-10-31 11:20:21

En la lasta jaro, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) unuafoje starigis la sekcion pri antikvaĵoj kaj artaĵoj, kiu estis la plej arta, kultura kaj plej atentata ekspozicia zono. Ĉijare, tiu ĉi sekcio estos montrita en pli granda skalo, kun pli diversaj specoj kaj pli alta kvalito de eksponaĵoj, kaj la efiko estos pli admirinda. 

“Aŭtunaj Koloroj” de Qi Baishi, “Interesa Kato” de Xu Beihong, “Jiangnan Ĝardeno” de Wu Guanzhong, “Pariza Ĉielo” de Marc Chagall kaj aliaj kulturaj verkoj estos malkaŝitaj por pli bone ludi la rolon de ĈIIE por plifortigi kulturan interŝanĝon.

Ĝis nun, entute 12 eksterlandaj institucioj de antikvaĵoj kaj artaĵoj inkluzive de Christie's, Sotheby's ktp. el 5 landoj kaj regionoj inkluzive de Britio, Usono kaj Honkongo de Ĉinio konfirmis partopreni en la ekspozicio, kun 102 eksponaĵoj en ekspozicia areo de preskaŭ 2 500 kvadrataj metroj, inkluzive de 43 antikvaĵoj kun valoro de ĉirkaŭ 316 milionoj da juanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree