Ĉinio sukcese lanĉis labomodulon Mengtian
Yu Publikigita: 2022-10-31 19:08:30

Ĉinio lunde lanĉis kosman laboratorian modulon Mengtian, kondukante konstruadon de la kosmostacio Tiangong de la lando en finan stadion.

La modulo Mengtian, fluganta por kupliĝi kun la du-modula kombinaĵo jam je ĉirkaŭ 400 kilometroj super la Tero, estas la lasta "konstrubloko", kiu ebligas al Tiangong formi T-forman strukturon, la planitan aranĝon ĉe la finkonstruiĝo de la kosmostacio.

La nova kombinaĵo formiĝos post serio da zorge planitaj taskoj, inkluzive de la kupliĝo kaj la posta enorbita transmetiĝo.

Laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, la raketo Changzheng-5b Y4, portanta Mengtian, ĵetiĝis de la Wenchang-a Kosmodromo sur la marbordo de la insul-provinco Hainan, suda Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree