Tie kie mi sentas min trankvila troviĝas mia hejmo
Ĝoja Publikigita: 2022-10-31 07:00:16

Itala ĉinologo Bonino Gabriella, ĉine Tang Yun, jam laboras kaj vivas en Ĉinio pli ol tridek jarojn. Ŝi amas ĉinan kulturon, aparte sin dediĉas al esploro kaj diskonigo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. Laŭ ŝi, nemateriaj kulturaj heredaĵoj estas kreitaj de ordinaruloj kaj konservas memoron pri ilia vivo. Danke al heredado kaj novigado en la nova epoko la antikva kulturo brilas de nova viveco kaj nova koloro.

En la lastaj jaroj en Ĉinio Gabriella sin kulturis de amatoro al esploristo de la ĉina kulturo. Ŝi kontinue profundigas siajn sciojn kaj konojn pri la riĉa historio, orienta estetiko, nacia konduto, originaleco, penso kaj saĝo en la ĉina kulturo, kaj vidas homojn, aĵojn kaj vivojn dum sia promenado en stratoj.

Dum pli ol tridek jaroj Gabriella laboradis por kulturaj interŝanĝoj inter Italio kaj Ĉinio. Ŝi eldonis multajn dulingvajn librojn kaj estas nomata nuntempa virina "Marko Polo".

Jen la rakonto de itala ĉinologo Bonino Gabriella.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree