Xi gratulas Asocion de Rusa-Ĉina Amikeco okaze de ĝia 65a datreveno
Yu Publikigita: 2022-10-31 19:10:12

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Asocio de Rusa-Ĉina Amikeco okaze de ĝia 65a datreveno.

En sia letero datita sabate, Xi diris, ke de post sia fondiĝo antaŭ 65 jaroj, la asocio ĉiam persistis en la principo de amikeco en traktado de rilatoj kun Ĉinio, kaj faris gravajn kontribuojn por plibonigo de reciproka kompreno, amikeco kaj reciproka fido inter popoloj de la du Landoj kaj ankaŭ por firmigo de publika subteno al amikaj duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko konservis la tendencon de altnivela disvolviĝo, kun ĉiam profundiĝantaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj kaj ankaŭ amikeco inter popoloj de la du landoj, kaj la afero de ĉina-rusa interpopola amikeco havas vastajn perspektivojn kaj grandan potencialon por estonteca disvolviĝo.

La ĉina prezidanto diris, ke li esperas, ke la asocio disvolvos siajn bonajn tradiciojn kaj ludos pli grandan rolon en plifortigo de interpopola ligiteco inter la du landoj.

Ankaŭ rusa prezidento Vladimir Putin sendis gratulojn al la asocio sabate.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree