Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj anoncis lunde, ke la 21a kunveno de la Konsilio de Registaraj Estroj de Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) okazos per videoligo marde. Ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidos la kunvenon en Pekino.
Proparolanto Zhao Lijian diris, ke la registaraj estroj kaj reprezentantoj de membroŝtatoj kaj observaj ŝtatoj de la ŜKO, estroj de konstantaj organoj de la ŜKO, la Entreprenista Komitato de la ŜKO kaj la Interbanka Konsorcio de la ŜKO, kaj reprezentantoj de la Ekonomia kaj Socia Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri Azio kaj Pacifiko kaj aliaj internaciaj institucioj kaj organizoj ĉeestos la kunvenon laŭ invito.