Ĉina labomodulo Mengtian kupliĝis kun kombinaĵo de kosmostacio
Yu Publikigita: 2022-11-01 20:08:32

La laboratoria modulo Mengtian sukcese kupliĝis kun la kombinaĵo de la ĉina kosmostacio Tiangong, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo diris, ke Mengtian, la dua laboratorio de Tiangong, kupliĝis kun la antaŭa apeturo de Tianhe, la kerna modulo de la kosmostacio, je 4:27 marde matene (pekina tempo), post kiam ĝi eniris la planitan orbiton. La tuta procezo de rendevuo kaj kuplo daŭris proksimume 13 horojn.

Poste Mengtian faros transmeton kiel planite, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo. La modulo Mengtian, kune kun la kerna modulo Tianhe kaj la laboratoria modulo Wentlian, poste formos la bazan strukturon de la kosmostacio en T-formo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree