Ĉina kosmostacio fariĝos “kosma hejmo de homaro”
Yu Publikigita: 2022-11-01 17:25:11

Lunde je la 15a horo kaj 37 minutoj laŭ pekina tempo, Ĉinio lanĉis la kosman laboratorian modulon Mengtian, kondukante konstruadon de la kosmostacio Tiangong de la lando en finan stadion. Ĉirkaŭ 8 minutojn poste, la laboratoria modulo Mengtian eniris la planitan orbiton. La modulo, fluganta por kupliĝi kun la du-modula kombinaĵo jam je ĉirkaŭ 400 kilometroj super la Tero, estas la lasta "konstrubloko", kiu ebligas al Tiangong formi T-forman strukturon, planitan aranĝon ĉe la finkonstruiĝo de la kosmostacio. De la oficiala aprobo de la homekipita spaciala programo en 1992 ĝis la finkonstruiĝo de la kosmostacio en 2022, la ĉina popolo trairis eksterordinarajn 30 jarojn por havi kosman hejmon. Dum la pasintaj 30 jaroj, de senhoma spacoŝipo al vojaĝo kun unu astronaŭto ĝis pluraj astronaŭtoj, de mallongtempa restado ĝis mez- kaj long-tempa restado, kaj de enorbitaj eksperimentoj ĝis spacopromenoj, Ĉinio atingis trarompan progrson kaj primajstris multajn ŝlosilajn kernajn teknologiojn kiel spacopramon, eksterveturilan agadon, rendevuon kaj kuplon, metante fidindan teknikan fundamenton por konstruado de kosmostacio. Precipe en la lastaj 10 jaroj, la aerokosma disvolviĝo de Ĉinio suriris la "rapidan vojon". En la pasinta jardeko, Ĉinio faris 274 kosmajn ĵetojn, kun pli intensaj ĵetoj en la lastaj kvin jaroj - 192 raketĵetoj, okupante 43,2% de la totala nombro de la kosmaj ĵetoj per serioj de la portoraketo Changzheng. Ĉi tiuj atingoj puŝis Ĉinion enviciĝi inter spacialaj potencoj.

La progreso de Ĉinio en la aerokosma sektoro epitomigas la sciencan kaj teknologian disvolviĝon de Ĉinio. La raporto farita al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio diris, ke progresoj estis faritaj en iuj ŝlosilaj teknologioj, strategiaj emerĝantaj industrioj disvolviĝis kaj grandiĝis, homloĝata spacoŝipo, luna esploro, profundmara kaj profundtera esploro, superkomputilo, navigad-satelito, kvantuma informo, nukleenergia teknologio, novenergia teknologio, grand-aviadila fabrikado, biomedicino kaj aliaj kampoj akiris gravajn atingoj. Ĉinio eniris la vicojn de novigemaj landoj.

La homekipita spaciala programo de Ĉinio ĉiam persistis en la principo de paca utiligo, egaleco kaj reciproka profito kaj komuna disvolviĝo. Ĉinio subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun Francio, Germanio, Italio, Rusio, Pakistano, Agentejo de la UN pri Ekstera Kosmospaco, la Eŭropa Spaciala Agentejo kaj aliaj spacialaj agentejoj aŭ organizoj, efektivigis diversajn projektojn de kunlaboro kaj atingis fruktodonajn rezultojn.

La ĉina kosmostacio estas la unua tiuspeca projekto malfermita al ĉiuj membroŝtatoj de la UN en la historio. Nun 9 projektoj el 17 landoj kaj 23 entoj fariĝis la unuaj elektitaj projektoj por la sciencaj eksperimentoj de la ĉina kosmostacio. Tio pruvis la senlacajn klopodojn de Ĉinio por la konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco en la kampo de ekstera kosmospaco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree