Xi sendis kondolencojn al prezidento kaj ĉefministro de Hindio pro disfalo de ponto
Yu Publikigita: 2022-11-01 20:09:48

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencan mesaĝon al hinda prezidento Droupadi Murmu kaj ĉefministro Narendra Modi pro la disfalo de ponto en la hinda okcidenta ŝtato Gujarat, kiu kaŭzis multajn viktimojn.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke li estis konsternita informiĝinte pri la mortiga disfalo. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo Xi esprimis profundajn kondolencojn pro la mortoj kaj sincerajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj.

En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al Modi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree