Ŝanhajo okazigis tutmondan festadon de Monda Tago de Urboj
Henggang Publikigita: 2022-11-01 17:45:58

Ŝanhajo lunde okazigis la Tutmondan Festadon de la Monda Tago de Urboj 2022, kune kun la Dua Tutmonda Konferenco de Urboj por Celoj de Daŭripova Disvolvado.

Ŝanhajo okazigis la eventon de la Monda Tago de Urboj ok jarojn post kiam ĝi estis unuafoje lanĉita en la urbo en 2014. La temo de ĉi-jara evento estas "Agi en Loko por Atingi Tutmondon."

La evento estis kungastigita de la Ministerio pri Loĝado kaj Urba-Kampara Disvolviĝo, la ŝanhaja municipa registaro kaj la Programo pri Homaj Enloĝigoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Maimunah Mohd Sharif, plenuma direktoro de la Programo pri Homaj Enloĝigoj de Unuiĝintaj Nacioj, salutis la eventon per video kaj publikigis ĉi-jaran eldonon de la Ŝanhaja Manlibro: Gvidilo por Daŭripova Disvolviĝo de Urboj en la 21a Jarcento.

La Programo de Homaj Enloĝigoj de Unuiĝintaj Nacioj, la Ministerio pri Loĝado kaj Urba-Kampara Disvolviĝo kaj la Ŝanhaja municipa registaro kune starigis premiojn por urboj, kiuj faris elstaran progreson en daŭripova disvolviĝo. La premioj debutos en 2023.

La ideo de Monda Tago de Urboj estis proponita de la Ŝanhaja Deklaro eldonita en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010, por pledi la ideon de "Pli Bona Urbo, Pli Bona Vivo". La Tago estas festita ĉiujare la 31an de oktobro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree