Xi aljuĝis amikecan medalon al ĉefo de Komunista Partio de Vjetnamio
Henggang Publikigita: 2022-11-01 14:20:16

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, lunde premiis la Amikecan Medalon de la Ĉina Popola Respubliko al Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV).

Ceremonio okazis en la Granda Popola Halo en Pekino. Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, laŭtlegis la ordonon de premio.

Xi prezentis la medalon al Trong, salutante Trong kiel fervoran marksiston, kaj intiman kamaradon kaj sinceran amikon de la KPĈ. Xi diris, ke kun lia granda atento kaj persona akcelo, la tradicia amikeco inter la du partioj kaj landoj firmiĝis, la politika reciproka konfido plifortiĝis, la praktika kunlaboro profundiĝis, kaj la interŝanĝoj kaj reciproka lernado estas ĉiam pli proksimaj.

Xi aldonis, ke la medalo reprezentas la amikecajn sentojn de la KPĈ kaj la ĉina popolo al Trong kaj la vjetnama popolo, simbolas la profundan amikecon inter Ĉinio kaj Vjetnamio kiel "kamaradoj kaj fratoj", kaj kune enkorpigas la ardan esperon de la du partioj kaj la du popoloj por pli bona estonteco.

Xi diris, ke, rimarkante, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas bonaj najbaroj kaj amikoj "ligitaj per montoj kaj riveroj, tiel proksimaj kiel lipoj kaj dentoj", la du landoj estas samideanoj kaj partneroj kun komuna estonteco, dediĉita al la afero de paco kaj progreso de la homaro. 

En la vojaĝo de antaŭenigo de la socialisma modernigo de la du landoj, la KPĈ pretas kunlabori kun la KPV gvidata de Trong por heredi la tradician amikecon kreitan kaj zorgeme kultivitan de Mao Zedong, Ho Chi Minh kaj aliaj pli maljunaj gvidantoj de la du partioj kaj la du landoj, kaj kune konduki la rilatojn inter Ĉinio kaj Vjetnamio al pli granda disvolviĝo.

Trong diris, ke li sincere dankis Xi pro donado de la medalo al li, kiu plene reflektas la senton de amikeco de la KPĈ, ĉina registaro kaj ĉina popolo al la KPV, vjetnama registaro kaj popolo, kaj ankaŭ al vjetnamaj gvidantoj. Ĝi ankaŭ estas bonega inspiro por la longdaŭra engaĝiĝo de Vjetnamio al la vjetnama-ĉina amikeco.

Li diris, ke estas granda plezuro por li akcepti la honoron, kaj li laboros kun la vjetnama popolo en sia posteno por daŭre aliĝi al la socialisma vojo, senĉese firmigi kaj profundigi la amikecajn rilatojn inter Vjetnamio kaj Ĉinio kiel "kamaradoj kaj fratoj,” kaj kune realigi pli brilan estontecon.

Trong ankaŭ esprimis la esperon, ke la vjetnama-ĉina amikeco daŭros eterne, kaj ke la vjetnama-ĉinaj rilatoj fariĝos modelo de internaciaj rilatoj de generacio al generacio.

Post la premia ceremonio, Xi kaj Trong havis tean babiladon por paroli pri la tradicia amikeco kaj disvolva perspektivo inter la du partioj kaj la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree