Xi sendis gratulan leteron al Tutmonda Festado de Monda Tago de Urboj 2022
Henggang Publikigita: 2022-11-01 17:26:41

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan leteron al la Tutmonda Festado de la Monda Tago de Urboj 2022 kaj la Dua Tutmonda Konferenco pri Celoj de Daŭripova Disvolvado de Urboj, okazantaj samtempe en Ŝanhajo.

En sia letero, Xi rimarkigis, ke per la daŭrigo de la koncepto "Pli Bona Urbo, Pli Bona Vivo", la Tutmonda Festado de la Monda Tago de Urboj engaĝiĝas por antaŭenigi la daŭripovon de tutmondaj urboj, kaj havas grandan signifon por kune forĝi inkluzivan, ekvilibran kaj kunordigitan disvolvan ŝablonon, kiu prezentas kungajnan kunlaboron kaj reciprokan prosperon.

Xi alvokis urbojn tra la mondo aktive partopreni en la Tutmonda Disvolva Iniciato, akceli efektivigon de la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj por Daŭripova Disvolviĝo kaj la Nova Urba Tagordo, faciligi efikan ekonomian renormaliĝon, plibonigi la ekologian medion, plibonigi urban regadon kaj kune antaŭenigi tutmondan daŭripovon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree