Xi gratulis Lula da Silva pro lia elektiĝo kiel brazila prezidento
Henggang Publikigita: 2022-11-01 17:28:46

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Luiz Inacio Lula da Silva pro lia elektiĝo kiel prezidento de la Federacia Respubliko de Brazilo.

En sia mesaĝo, Xi montris, ke Ĉinio kaj Brazilo, ambaŭ ĉefaj evoluantaj landoj kaj gravaj emerĝantaj nacioj, dividas larĝajn komunajn interesojn kaj respondecojn.

De kiam Ĉinio kaj Brazilo establis diplomatiajn rilatojn antaŭ 48 jaroj, kun la komunaj klopodoj de la dulandaj sinsekvaj registaroj kaj ĉiuj sektoroj de iliaj socioj, la dulandaj rilatoj vidis longdaŭran disvolviĝon kun fruktodonaj rezultoj ellasitaj de kunlaboro en diversaj kampoj.

Xi diris, ke rimarkinte, ke Ĉinio kaj Brazilo ĝuas longdaŭran amikecon, profundigi reciproke utilan kunlaboron servas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, kaj estas favore konservi regionan kaj mondan pacon kaj stabilecon kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon kaj prosperon.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo kaj pretas labori kun la elektita prezidento Lula, de strategia alteco kaj longtempa perspektivo, por kune plani kaj levi ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj Brazilo al pli alta nivelo, kaj por profitgi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree