Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj faris telefonan konversacion kun sia franca paralelulo
Henggang Publikigita: 2022-11-02 17:24:19

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde telefone konversaciis kun franca ministro pri Eŭropo kaj eksterlandaj aferoj Catherine Colonna.

Rimarkante la sukcesan okazigon de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Wang diris, ke la unuanima elektado de Xi Jinping kiel ĝenerala sekretario de la 20a Centra Komitato de la KPĈ plenumis la atendojn, estas komuna aspiro de la popolo, kaj certigos, ke la giganta ŝipo de Ĉinio daŭre restos survoje, kaptos la venton kaj rajdos la ondojn.

Wang diris, ke la kongreso ellaboris skizon por la plua disvolviĝo de Ĉinio, injektante gravan certecon en volatilan mondon.

Li diris, ke ĝi ankaŭ reasertis la sendependan kaj pacan eksteran politikon de Ĉinio kaj ĝian engaĝiĝon por subteni mondan pacon kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon, kio ofertos fortan pozitivan energion al la internacia komunumo por trakti tutmondajn defiojn.

Wang rimarkigis, ke Ĉinio konservas kontinuecon kaj stabilecon en sia politiko al Francio kaj Eŭropo, kaj pretas daŭrigi antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj la EU kaj profundigi strategian kunordigon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Francio.

Li diris, ke Ĉinio kaj Francio devas kune plani kaj desegni altnivelajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj inter la du landoj, por malfermi novajn perspektivojn al dulandaj rilatoj.

Siaflanke, Colonna diris, ke Francio kaj Ĉinio ĉiam konservis reciprokan konfidon kaj kunlaboron por kune protekti la mondajn pacon kaj stabilecon.

Ŝi diris, ke Francio esperas havi pli proksimajn altnivelajn interŝanĝojn kaj profundan komunikadon kun Ĉinio por plibonigi komunajn interesojn kaj trakti komunajn defiojn.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri Ukrainio, la situacio de la Korea Duoninsulo kaj aliaj komune zorgataj aferoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree