Plifortigi pragmatan kunlaboron konformas al komunaj interesoj de Ĉinio kaj Germanio kaj tiuj de Ĉinio kaj EU
Yu Publikigita: 2022-11-02 19:24:58

Germana ĉefministro Olaf Scholz komencos sian oficialan viziton al Ĉinio la 4an de novembro. Tio estas la unua vizito de eŭrop-landa gvidanto al Ĉinio post la eksplodo de la epidemio KOVIM-19, kaj ankaŭ la unua vizito de Scholz al Ĉinio post lia enoficiĝo kiel germana ĉefministro.

De post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio antaŭ 50 jaroj, pragmata kunlaboro, reciproka profito kaj komuna gajno ĉiam estis la ĉeftono de la ĉina-germanaj rilatoj kaj alportis efektivajn profitojn al la entreprenoj kaj popoloj de la du landoj. En 2021, la kvanto de la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Germanio atingos pli ol 250 miliardojn da eŭroj. Germanio estis la plej granda komerca partnero de Ĉinio en Eŭropo dum 47 sinsekvaj jaroj, kaj Ĉinio estis la plej granda komerca partnero de Germanio dum ses sinsekvaj jaroj. Samtempe, ankaŭ la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, grava eŭropa lando, injektis movforton en la stabilan kaj sanan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree