Korpo de virino
(Pablo Neruda)
Korpo de virino, blankaj montetoj, kruroj blankaj,
similas vi al la mondo en via ofersinteno.
Mia korp’ de kampulo sovaĝa vin subfosas
kaj igas salti filon el la fund’ de la tero.
Mi estis kiel tunelo. El mi forflugis birdoj,
la nokto al mi eniradis sian povan invadon.
Por min postvivi mem, armile mi vin forĝis,
kiel ŝton’ en ŝtonĵetilo, kiel sag’ en pafarko.
Sed falas jam la horo de l’ venĝ’ kaj mi vin amas.
Korpo el haŭto, el musko, el lakto firma, avida.
Ha vazoj de la sino! Ha okuloj de foresto!
Ha rozoj de la pubo! Ha via voĉ’ lanta, trista!
Korp’ de virino mia, persistos mi en via graco.
Mia soif’, anhel’ senlima, mia necerta vojo!
Mallumaj fluejoj kie eterna soifo daŭras,
kaj daŭras la laceco, la senfina doloro.