Vizito de Scholz al Ĉinio kaj absurdaj asertoj en Okcidento(1)
Lucia Publikigita: 2022-11-02 20:30:09

Karaj amikoj, ni sicas, ke en la kuranta semajno, germana ĉefmimnistro Olaf Scholz vizitos Ĉinion. Li estas la unua registara ĉefo el membro de la Eŭropa Unio, kiu vizitos Ĉinion, de post la eksplodo de la kronvirusa pandemio. Hodiaŭ mi volas paroli kun vi pri la vizito kaj absurdaj asertoj en la tuta Okcidento.

De post la novembra anonco de Scholz pri vojaĝo al Ĉinio, en Germanio kaj ĝenerale en la tuta Okcidento okazas senfinaj diskutoj pri lia vizito.

En sia intervjuo kun germanaj amaskomunikiloj Scholz diris, ke la vojaĝo al Pekino estas por li tre grava, kaj ke neniu partoprenanto de la ĵus finita pintkunveno de la EU en Bruselo volas “malkupliĝi” de Ĉinio. Tio estas objektiva deklaro de faktoj kaj pragmata sinteno rilate al Ĉinio.

Ĉi-jare estas la 50-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. La atingoj de la du landoj en la lastaj 50 jaroj estas grandegaj. Ekz-e la Santana-aŭtoj de Volkswagen fariĝis preskaŭ ikona projekto de la ĉina politiko pri reformo kaj malfermo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. En 2021 Pekino estis dum ses sinsekvaj jaroj la plej granda komerca partnero de Berlino. Estas normale, ke Scholz elektas memorindan tagon por konservi la amikecajn rilatojn de sia lando kun Ĉinio per vizito.

Sed dum Scholz mem kaj krome ankaŭ la germana ekonomio ripete esprimis altajn atendojn al la vizito al Ĉinio. Kelkaj radikalaj fortoj dekomence kritikis la ĉefministron pro lia planita vojaĝo. Ili minacis Scholz, ke li ne “klinu” sin al Ĉinio kaj eĉ timigis germanajn entreprenojn, kiuj akceptis la inviton de la ĉefministro al vizito ĉe iliaj ĉinaj partneroj.

Kial? Kial ili tiel traktas la ĉefministron? Ni parolos en la venonta videaĵo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree