Xi sendis gratulon al 31-a Pintkunveno de Araba Ligo
Henggang Publikigita: 2022-11-02 19:20:55

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al alĝeria prezidento Abdelmadjid Tebboune, deĵoranta prezidanto de la Konsilio de la Araba Ligo (AL), pro okazigo de la 31a Pintkunveno de la AL en Alĝero.

Li diris, ke la Araba Ligo, serĉanta forton per unuiĝo en la araba mondo, aktive antaŭenpuŝas pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento kaj faras senĉesajn klopodojn por protekti multflankecon kaj la komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

La ĉina prezidanto esprimis aprezon pro la longdaŭra klopodo de Alĝerio por plifortigo de solidareco inter arabaj landoj, ĝia aktiva rolo en protektado de la legitimaj rajtoj kaj interesoj de evoluantaj landoj kaj ĝia emfazo de kolektiva kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree