Xi renkontiĝis kun pakistana ĉefministro Shahbaz Sharif
Yu Publikigita: 2022-11-02 20:01:58

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun pakistana ĉefministro Shahbaz Sharif en Pekino merkrede. Xi diris, ke Ĉinio aprezas la firman persiston de Pakistano en amika kunlaboro kun Ĉinio, kaj dankas Pakistanon pro ĝia subteno al Ĉinio pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj senŝancele subtenos la klopodojn de Pakistano por protekto de ŝtata suvereneco, teritoria integreco, disvolvaj interesoj kaj nacia digno kaj por realigo de stabileco, unueco, disvolviĝo kaj prospero. Li aldonis, ke la ĉina flanko profunde simpatias la pakistanan popolon, kiu suferis de la grandaj inundoj, liveros aldonan krizhelpon por helpi al Pakistano fari rekonstruon kaj renormaligi agrikulturan produktadon post la katastrofo, kaj plifortigos kunlaboron kun Pakistano en antaŭzorgo kaj mildigo de katastrofoj kaj traktado de klimatŝanĝoj.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio bonvenigas Pakistanon pliigi la eksportadon de altkvalitaj agrikulturaj produktaĵoj al ĝi, kaj volas vastigi kunlaboron kun Pakistano en cifereca ekonomio, retkomerco, fotovoltaa kaj aliaj novaj energifontoj, kaj solide antaŭenigi kunlaboron en agrikulturo, scienco kaj teknologio, popola vivteno kaj aliaj kampoj, kaj donos al Pakistano subtenon laŭ sia kapablo en stabiligo de la financa situacio.

Shahbaz diris, ke li havas honoron esti unu el la unuaj alilandaj gvidantoj invititaj por vizito al Ĉinio post la sukcesa okazigo de la mejloŝtona 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kio plene pruvas la profundan "feran" amikecon inter Pakistano kaj Ĉinio. Nome de la pakistana registaro kaj la pakistana popolo, li refoje varme gratulas Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ.

Shahbaz diris, ke Pakistano firme sekvas la politikon de unu Ĉinio, firme subtenas la pozicion de Ĉinio pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kiel Tajvano, Xinjiang kaj Honkongo, kaj esperas lerni de la sukcesa sperto de Ĉinio en ŝtata regado, dependos nur de si mem, kaj profundigos kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj por pli bone realigi sian propran disvolviĝon, kio estas la venonta direkto kaj la sola elekto por Pakistano. La konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro havis profundan influon sur la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Pakistano. Pakistano volas labori kun Ĉinio por plue antaŭenigi la altkvalitan komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj esperas, ke Ĉinio forte subtenos plibonigon de la ĉefa fervojlinio numero 1 kaj la konstruadon de gravaj infrastrukturaj projektoj kiel la ringa fervojo ĉirkaŭ Karaĉio. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree