Daŭra antaŭenigo de ĉina-vjetnamaj rilatoj al nova nivelo
Yu Publikigita: 2022-11-02 19:23:10

Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV), oficiale vizitas Ĉinion de la 30a de oktobro ĝis la 2a de novembro laŭ la invito de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping. La du gvidantoj renkontiĝis en la Granda Popola Halo en Pekino lunde, la 30an de oktobro. Ambaŭ flankoj konsentis daŭre antaŭenigi ĉina-vjetnaman ampleksan strategian kunlaboran partnerecon en la nova epoko al nova nivelo.

Estroj de la du komunistaj partioj konsentis firmigi tradician amikecon, plifortigi strategian komunikadon, akceli politikan reciprokan fidon kaj konvene trakti kaj regi malkonsentojn, kaj montris la direkton por la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj en la nova epoko laŭ strategia konsidero. Laŭ la retejo de usonaj diplomatiaj akademiuloj, la oficiala vizito de Trong al Ĉinio estas ne nur elstara manifestiĝo de la specialaj rilatoj inter la KPĈ kaj la KPV, sed ankaŭ pozitiva signalo de la stabila disvolviĝo de rilatoj inter la du landoj.

Dum la interparolado, Xi akcentis, ke Ĉinio, Vjetnamio kaj aliaj socialismaj landoj surbaze de siaj propraj realaĵoj, konformiĝis al la tendenco de la epoko, kaj sukcese esplorserĉis la modernigan vojon taŭgan al iliaj naciaj kondiĉoj. Socialismo fariĝis ĉiam pli vigloplena. Ĉinio finis en jardekoj la industriigan procezon, por kiu evoluintaj landoj elspezis centojn da jaroj, kreante du miraklojn: rapida ekonomia disvolviĝo kaj longtempa socia stabileco. Pro la reformo en la pasintaj 30 jaroj, Vjetnamio fariĝis unu el la plej rapide kreskantaj landoj en la regiono kaj eĉ en la mondo. La sukceso de Ĉinio kaj Vjetnamio en socialisma modernigo liveris utilan referencon por evoluantaj landoj kaj faris pozitivajn kontribuojn al la afero de homa progreso.

La mondo nun eniris la novan periodon de malkvieto kaj transformiĝo kun senprecedencaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento. Pri plua disvolviĝo de ĉina-vjetnamaj rilatoj, Xi proponis tri sugestojn: Ambaŭ flankoj devas persisti en la socialisma orientiĝo, solidigi socialisman ekonomian bazon, daŭrigi kaj disvolvi tradician amikecon. Trong diris, ke li plene konsentis pri la gravaj sugestoj de Xi koncerne al disvolvado de la rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj.

Xi diris: "Por la socialisma afero kaj ĉina-vjetnamaj rilatoj, la plej grava estas persisto en ĝusta politika direkto." En la nova situacio, la du partioj de Ĉinio kaj Vjetnamio devas plifortigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon de sperto pri partia kaj ŝtata regado, kaj firme kapti la ĝeneralan situacion kaj disvolvan direkton de duflankaj rilatoj. Socialismo radios grandan viglecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree