Ĉu ĉinaj elektraj litkovriloj helpas solvi energio-krizon de Eŭropo?
Mirinda Publikigita: 2022-11-03 13:26:38

Nun la plej malvarma estas la vetero, kaj la plej varma estas novaĵo pri damaĝo de naturgasaj pipelinoj de Nord Stream. Sed ĉu vi kredas, ke la vivo de multaj ĉinoj ŝanĝiĝis pro saboto de la naturgasaj pipelinoj. Kial la malproksima Nord Stream en Eŭropo influis ĉinojn? Unue ni kune retrorigardu la eventon:

La pipelinoj de Nord Stream ĉiam estas “la dua vivo” por Eŭropo, kiu tre deziras provizon de naturgaso el Rusio.

En la 26a de septembro tiuj du pipelinoj estis damaĝitaj. Pro tio en la kuranta vintro, naturgaso transmisita de Rusio ne atingos Germanion kaj pro tio milionoj da homoj suferos malvarmon.

Sen pipelinoj de Nord Stream, la prezo de naturgaso en Eŭropo altiĝos je preskaŭ 20%. En la energio-krizo, domestikaj elektroaparatoj multe helpas.

La papilioj de la Balta Maro donis sian influon al laborantoj de ĉinaj entreprenoj pri elektra litkovrilo.

La domestikaj elektroaparatoj, inkluzive de elektrakaŭĉuka varmbotelo kaj elektra litkovrilo estas varme vendataj en Eŭropo.

Antaŭe la varmvenda sezono de produktado de eksportitaj varmigiloj finiĝis en la mezo de septembro, tamen nun importantoj plue aldonis mendilojn al ĉinaj entreprenoj, kiuj tage kaj nokte faras produktojn por kontentigi la postulon. Kaj la tempolimo de tiuj mendiloj etendiĝas al 2023. En usona retejo Reddit, “elektra litkovrilo” jam estas unu el la plej varmaj vortoj.

Fakte la unua elektra litkovrilo estis inventita de eŭropanoj. Pri tio ekzistas du diroj:

La unua estas: en la komenco de la 20a jarcento, kaŭze de furiozo de pulma tuberkulozo, multaj infektitoj de la malsano devigite dormis sub la ĉielo. En 1912 usona kuracisto Sidney Russell kun simpatio al tiuj malsanuloj, kudris kuprajn dratojn en lanakovrilon, kiu estis la unua elektra litkovrilo.

La alia estas: februare de 1948 iu brita lignisto estis ĝenita de malvarmo kaj li hazarde trovis, ke li ne estis elektrotuŝita, sed sentis sin varma kiam li metis la manon sur rezistilo. Do li metis iujn rezistilojn en la liton por varmigi sin. Tamen li trovis, ke la rezistiloj ofte rompiĝis dum li sin turnis sur la lito. Do li kudris la rezistilon kun la vatita matraco kaj poste petis intelektan proprieton, kiun li fine vendis al litkovrila fabriko de Britio.

Eĉ la translanda firmao Sony de Japanio komencis sian negocon ekde fabrikado de elektra litkovrilo, tamen limigite de teknologio tiam la elektra litkovrilo ne estis stabile sekura.

Sekve de plua evoluado de la teknologio, en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, la elektra litkovrilo eniris en Ĉinion. Tiam ĉinio jam havis profundan emocion pri varmigo kaj diligentaj ĉinaj entreprenoj ne nur sukcese tenis la produktan teknologion de elektra litkovrilo, sed ankaŭ fariĝis borstabeligitaj kompanioj per tiu fako.

En la tajdo de varmiloj vekita de ĉifoja energio-krizo, la Ĉielarko Elektroaparata Grupo, la unua borstabeligita kompanio inter ĉinaj entreprenoj de elektra litkovrilo dufoje atingis limon de kurzoaltiĝo ekde la 21a de septembro. 

Ĉu vi jam havis la elektran litkovrilon de Ĉinio por la baldaŭ venonta vintro?

Ni atendas, ĉu papilioj de la Balta Maro kreos novan miraklon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree