La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo anoncis, ke la laboratoria modulo Mengtian de la ĉina kosmostacio sukcese transmetiĝis enorbite je 9:32 jaŭde matene (pekina tempo).
La agentejo diris, ke la transmeto markis la formiĝon de la baza T-forma strukturo de la kosmostacio, reprezentante ŝlosilan paŝon al la finkonstruiĝo de la ĉina kosmostacio.
La laboratoria modulo Mengtian unue agordis sian staton kaj poste disiĝis de la kombinaĵo de la kosmostacio. Mengtian poste transmetiĝis kaj kupliĝis al la flanka aperturo de la noda kajuto de la kerna modulo.
Astronaŭtoj de la spacoŝipo Shenzhou-14 eniros la laboratorian modulon Mengtian ĵaŭde posttagmeze.
La agentejo diris, ke laŭ la plano, provoj de la bazaj funkcioj kaj taksado de la kosmostacio estos efektivigitaj.