KOVIM-19 pli multe influas lernejanojn el malriĉaj familioj kaj koloraj rasoj en Usono
Yu Publikigita: 2022-11-03 20:09:50

La novaĵ-agentejo The Associated Press raportis la 29an de oktobro, ke en sia plej nova enketo, ĝi rimarkis, ke dum la epidemio KOVIM-19, la lernejaĝaj infanoj en Usono postiĝis average je pli ol duona lerneja jaro  en matematika lernado kaj je pli ol kvarono de la lerneja jaro en lernado de legado.

Raporto de la enketo montris, ke sub la granda socia krizo, infanoj el malriĉaj familioj kaj koloraj rasoj estis pli multe influitaj. Ili alfrontas la jenajn problemojn: lerneja fermo, senlaboreco de gepatroj, kontinua malsano de edukistoj kaj ĉiutaga vivo en ĥaoso kaj timo. Tial ili povas esti postiĝintaj je pli ol du jernejaj jaroj en matematika lernado. Ekzemple, en Virginio, komunumo de lernejaj infanoj el malriĉaj familioj, 60% de kiuj estas afrikdevenaj , postiĝis je 2,29 lernejaj jaroj.

Laŭ la raporto, la stato de multaj infanoj bezonas intervenon, sed la usonaj aŭtoritatoj agis nesufiĉe.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree