Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝas kun sia pakistana paralelulo
Henggang Publikigita: 2022-11-03 14:20:53

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede renkontiĝis kun pakistana eksterafera ministro Bilawal Bhutto Zardari, kiu akompanas sian ĉefministron Muhammad Shehbaz Sharif viziti Ĉinion.

Wang diris, ke Sharif estas la unua eksterlanda registarestro, kiu vizitas Ĉinion post la sukcesa okazigo de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kio plene reflektas la specialan amikecon inter la du landoj kaj la gravan pozicion, kiun Pakistano tenas en la ĉina ĝenerala diplomatio.

Wang diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas kreskanta forto por monda paco kaj forta faktoro por tutmonda stabileco. En la procezo de ĉi tiu disvolviĝo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano akiros novan impulson kaj estos altigitaj al nova etapo.

Li diris, ke Ĉinio daŭre liveros helpon al Pakistano en ĝia rekonstrua laboro post katastrofo, kaj ke Ĉinio pretas kunlabori kun Pakistano por antaŭenigi altkvalitan disvolvadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

Siaflanke, Zardari gratulis Ĉinion pri sukceso de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, dirante, ke la plano por la disvolviĝo de Ĉinio desegnita en la kongreso injektos fortan pozitivan energion en la antaŭenigon de la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Li diris, ke Pakistano sin devontigas senĉese injekti novan impulson al la rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio kaj puŝi duflankajn rilatojn al nova alteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree