Nova movforto aldonita al “fera” amikeco inter Ĉinio kaj Pakistano
Yu Publikigita: 2022-11-03 20:24:01

"Ĉinio kaj Pakistano estas bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj," diris ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede dum renkontiĝo kun pakistana ĉefministro Muhammad Shehbaz Sharif. Xi aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la pakistana flanko por plialtigi la nivelon de la ampleksa strategia kunlaboro, akceli la konstruadon de pli strikta ĉina-pakistana komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko kaj injekti novan impeton en la ĉiaveteran ĉina-pakistanan strategian kunlaboran partnerecon. Shehbaz diris, ke profundigo de la ĉiavetera pakistana-ĉina strategia kunlabora partnereco estas la bazŝtono de la ekstera politiko de Pakistano kaj la konsento de ĉiuj sociaj sektoroj de la lando.

Shehbaz estas unu el la unuaj alilandaj gvidantoj invititaj por viziti Ĉinion post la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La renkontiĝo plene spegulis la tradician amikecon, strategian reciprokan fidon kaj vastan konsenton inter Ĉinio kaj Pakistano, kaj desegnis klaran planon pri la disvolviĝo de ĉina-pakistanaj rilatoj en la nova epoko.

Dum la renkontiĝo, Xi diris, ke Ĉinio liveros aldonan krizhelpon por helpi al Pakistano fari rekonstruon post la katastrofo. Shabaz diris kun emocio: "Neniu lando kiel Ĉinio sincere helpis Pakistanon kaj aliajn evoluantajn landojn." Fakte, ĉi tiu sincereco ne nur reflektas la helpon unu al la alia, sed ankaŭ montras, ke Ĉinio ĉiam liveras novajn ŝancojn al ĉiuj landoj en la mondo, inkluzive de Pakistano, per sia nova disvolviĝo.

La 20a Nacia Kongreso de la KPĈ emfazis antaŭenigon de altnivela malfermo kaj altkvalita disvolviĝo de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Nun la totala investo en la ĉina-pakistana ekonomia koridoro superis 25 miliardojn da usonaj dolaroj, kreante 150 000 laborpostenojn rekte por Pakistano. Laŭ Mehmood-ul-Hassan Khan, direktoro de la Sud-Azia kaj Internacia Esplorcentro de Pakistano, evidenta kresko pro infrastruktura investo helpos al Pakistano liberigi milionon kaj 100 milojn da loĝantoj el ekstrema malriĉeco antaŭ 2030.

Fronte al la mondo kun granda necerteco, Ĉinio kaj Pakistano ĉiam strikte kunagis pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj por protekti veran multflankismon, internacian justecon kaj senpartecon kaj la komunajn interesojn de evoluantaj landoj. Shehbaz esprimis plenfortan subtenon al la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj la Tutmonda Sekureca Iniciato proponitaj de Xi. Ankaŭ la ĉina flanko identigis Pakistanon kiel prioritatan partneron de la Tutmonda Disvolva Iniciato. Tio aldonos certecon kaj pozitivan energion al la prospero kaj stabileco de Sud-Azio kaj la paca disvolviĝo de la mondo kaj ankaŭ liveros fortan garantion por la disvolviĝo de Ĉinio kaj Pakistano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree