Ekonomikistoj: kontinua altigo de interezprocento farita de Usono akrigos tutmondan recesion
Henggang Publikigita: 2022-11-03 20:08:14

La Usona Federacia Rezervo ĵaŭde anoncis interezan altigon je 75 bazpunktoj. Ĉi tiu estas la sesa intereza plialtiĝo en Usono ĉi-jare. Ĉi tiu agmaniero vekis zorgon de la tuta mondo. Laŭ rezultoj de opiniosondado farita de CGTN (Ĉina Tutmonda Televida Reto) kaj la ĉina Universitato Renmin, kiu enketis pli ol 100 ekonomikistojn tutmonde, la kontinua altiĝo de la interezoprocentoj de Usono pliseverigos la tutmondan recesion. 94% de la enketitoj opinias, ke la kontinua kresko de la interezoprocentoj povas konduki al drasta pliiĝo de la ŝuldriskoj de evoluantaj landoj. 88% de la enketitoj diris, ke la tutmonda financa merkato spertos malstabilecon. 82% de la enketitoj kredis, ke la merkata kaj investa konfido povas esti damaĝita kiel rezulto.

Dum la pasinta jaro, la usona Federacia Reservo atribuis oftan altigon de interezoj al inflacio, asertante, ke inflacio estas provizora fenomeno. Tamen, nur 15% de la enketitaj ekonomikistoj akceptis ĉi tiun diron de la la organizo. 57% de la enketitoj diris, ke la ĉefa kaŭzo de inflacio estas oftaj politikoj de kvanta lozeco kaj troa valuta eldono. 50% de la enketitoj diris, ke la komerca disputo lanĉita de Usono kun Ĉinio estas unu el la ĉefaj faktoroj de inflacio.