Xi renkontiĝis kun germana ĉefministro Olaf Scholz
Yu Publikigita: 2022-11-04 16:19:01

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun germana ĉefministro Olaf Scholz okaze de lia oficiala vizito al Ĉinio en la Granda Popola Halo en Pekino vendrede.

Xi diris, ke Scholz estas la unua eŭropa gvidanto, kiu vizitas Ĉinion, post la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ke tio estas lia unua vizito al Ĉinio kiel la federacia ĉefministro. Li aldonis, ke la vizito plue akcelos la reciprokan komprenon kaj fidon inter la du flankoj kaj profundigos kunlaboron en diversaj kampoj, kaj donos al la du flankoj ŝancon plani la disvolvadon de duflankaj rilatoj.

La ĉina prezidanto akcentis, ke ĉi tiu jaro markas la 50-jariĝon de ĉina-germanaj diplomatiaj rilatoj, kaj ke la 50-jara vojaĝo montras, ke se la du flankoj sekvas la principojn respekti unu la alian, serĉi komunan punkton dum rezervado de diferencoj, subteni interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, kaj serĉi reciprokprofitan kunlaboron, duflankaj rilatoj ĝenerale iros plu en la ĝusta direkto kaj stabile progresos.

Li diris ankaŭ, ke la internacia situacio estas kompleksa kaj ŝanĝiĝema, kaj ke Ĉinio kaj Germanio, du gravaj landoj kun granda influo, bezonas kune labori en tempo de ŝanĝiĝo kaj nestabileco kaj kontribui pli multe al paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree