Ĉina nacia arbarparko Zhang Jiajie situas en la nordokcidenta parto de Hunan-provinco, sudcentra Ĉinio, estas monde konata turisma loko de pitoreska pejzaĝo. Ĝia bela natura medio dependas de zorgema protektado de amaso da forstokulturaj teknikistoj. Ili ne nur povas paroli pri variaj animaloj kaj plantoj de Zhangjiajie kun tre bona konado, kvazaŭ ili kalkulus siajn familiajn trezorojn, sed ankaŭ klopode turnis tiean sterilan teron en oazon. Ili per siaj ekzemploj kaj paroloj instruis geknabojn, ke bestoj kaj plantoj estas amikoj de la homoj, parto de la naturo, ankaŭ mastroj de la naturo.