La bambua hejmo de Ĉinio Anji
Ĝoja Publikigita: 2022-11-04 20:58:17

Anji-gubernio de Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio, estas fama pro bambuo. S-ro Zhou Ganglong laboras kiel arbara gardanto ĉi tie jam dudek jarojn. Laŭ li ĉiuj partoj de bambuo estas utilaj, ekzemple manĝeblas bambuŝoso kaj el adolta bambuo povas esti plektitaj diversaj delikataj mebloj kaj metiartaĵoj. En la lasta jaro la gubernio komencis amasigi bambuarbaron kaj subskrbis kontrakton kun entreprenoj por aldoni enspezon pro karbona sinko. Bambuo povas ne nur pliigi ekonomian profiton de lokanoj, sed ankaŭ purigi la aeron dum sia kreskado kaj favori la gubernion Anji per pli bela medio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree