Xi emfazas gravecon de malfermo en homaj civilizacioj kaj tutmonda prospero
Yu Publikigita: 2022-11-04 21:07:27

“Malfermo estas ŝlosila motoro de la progreso de homaj civilizacioj kaj esenca vojo al prospero kaj disvolviĝo de la mondo,” ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede.

Xi faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la kvina Ĉina Internacia Importa Ekspozicio per video.

Xi diris, ke la mondo hodiaŭ alfrontas akcelitajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento kaj ankaŭ malrapidan ekonomian renormaliĝon. "Ni devas devontigi nin al malfermo por trakti disvolvajn defiojn, kreskigi sinergion por kunlaboro, starigi la tendencon de novigado kaj doni avantaĝojn al ĉiuj."

Xi ankaŭ alvokis konstante antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon, plifortigi la dinamismon de kreskado de ĉiuj landoj kaj havigi al ĉiuj nacioj pli kaj pli justan aliron al la fruktoj de disvolviĝo.

Xi diris, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio fariĝis montrofenestro de la nova disvolva paradigmo de la lando, platformo por altnorma malfermo, kaj publika bono por la tuta mondo. Li aldonis, ke antaŭ kvin jaroj, Ĉinio decidis okazigis la Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion por la celo vastigi malfermon kaj transformi sian grandan merkaton en enormajn ŝancojn por la mondo.

Xi akcentis, ke Ĉinio laboros kun ĉiuj landoj kaj ĉiuj partioj por dividi la ŝancojn de sia institucia malfermo, konstante vastigos institucian malfermon rilate al reguloj, reglamentoj, administrado kaj normoj, komplete efektivigos la novan katalogon de instigitaj industrioj por fremda investo, kaj plue disvolvos la nacian integran demonstran zonon por pli granda malfermo en la serva sektoro. Li aldonis: "Ni efektivigos la strategion por ĝisdatigi eksperimentajn liberkomercajn regionojn, akceli la disvolvadon de Hainan-a Liberkomerca Haveno kaj ludigi ilian rolon kiel eksperimentaj platformoj por ampleksa reformo kaj malfermo.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree