Xi sendis kondolencon al filipina prezidento pro tropika ŝtormo
Henggang Publikigita: 2022-11-04 16:13:47

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al filipina prezidento Ferdinand Romualdez Marcos pro tropika ŝtormo, kiu trafis Filipiniojn.

En la mesaĝo, Xi diris, ke li estis ŝokita, eksciinte, ke la tropika ŝtormo kaŭzis grandajn perdojn de posedaĵoj, kaj ke li volas, nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kondolenci pro la forpaso de la viktimoj kaj esprimi sinceran simpation al la funebrintaj familioj kaj la vunditoj.

Xi diris ankaŭ, ke li kredas, ke sub la gvidado de Marcos kaj la filipina registaro, homoj en la trafitaj lokoj certe venkos katastrofon kaj rekonstruos siajn hejmojn.

Li aldonis, ke la ĉina flanko volas doni helpon laŭ sia kapablo al la postkatastrofa rekonstruo en Filipinioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree